Bruĝo

Bruĝo

Bruĝo (nederlande Brugge) estas komunumo en Belgio, unu el la 133 komunumoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1128. Dum la mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. Bruĝo estas konsiderata unu el la plej belaj urboj de Eŭropo.

Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Okcidenta Flandrio en la Flandra Regiono, kaj krome administra centro de distrikto. Bruĝo situas en la nordokcidento de Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 118 053 loĝantojn.

Ekde 1971 la komunumoj Assebroek, Dudzele, Koolkerke, Lissewege, Sint-Andries, Sint-Jozef, Sint-Kruis, Sint-Michiels, Sint-Pieters, Zeebrugge kaj Zwankendamme apartenas al Brugge. Steenbrugge estas loĝkvartalo en la sudo de Assebroek.

La historia urbocentro estas Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi estas ovo-forma kaj proksimume 430 hektarojn granda. La areo de la tuta urbo sumiĝas al pli ol 13.840 hektaroj, inkluzive de 1.075 hektaroj de la marbordo, ĉe Zeebrugge (la haveno de la urbo, kies nomo signifas "Bruĝo ĉe la maro").

Kune kun kelkaj aliaj kanal-bazitaj nordaj urboj, kiel ekzemple Amsterdamo, ĝi foje estas referita kiel "La Venecio de la Nordo". Vidu artikolon Bruĝaj kanaloj.

Aldonu novan komenton

Esta pregunta es para comprobar si usted es un visitante humano y prevenir envíos de spam automatizado.