Gardens by the Bay

Gardens by the Bay

Gardens by the Bay (ĝardenoj ĉe la golfo) estas futurisma natura parko de 101 hektaroj de reakirita lando en la centro de Singapuro, apude de la Marina Akvorezervujo. Unu el ĝiaj plej rimarkindaj karakterizoj estas la artefaritaj arbegoj en formo de metalo: feraj konstruaĵoj en kiuj veraj plantoj interplektiĝas kaj iom post iom kreskas ĝis ili ekaspektas kiel eksterplanedaj arboj. Priskribi ne eblas: vidu la fotogalerion. La projekto ricevis premiojn en la tuta mondo pro ĝia unikeco karakterizita de simbiozo inter naturo, tekniko kaj urbego.

La parko konsistas el tri apudakvaj ĝardenoj: Golfo Suda Ĝardeno, Golfo Orienta Ĝardeno kaj Golfo Centra Ĝardeno. La plej granda de la ĝardenoj estas Golfo Suda Ĝardeno kun 54 hektaroj.

Ĝardenoj ĉe la Golfo estas parto de strategio de la singapura registaro por transformi Singapuron de "Ĝardena Urbo" al "Urbo en Ĝardeno". La deklarita celo estas levi la vivkvaliton tra la akcelo de verdaĵoj kaj vegetaĵaro en la urbo.

La parko estas tre populara: 6,4 milionoj da vizitantoj en 2014 kaj 20 milionoj da vizitantoj en novembro 2015.

Aldonu novan komenton

Esta pregunta es para comprobar si usted es un visitante humano y prevenir envíos de spam automatizado.