Jerusalemo

Jerusalemo

Jerusalemo (hebree ירושלים Jeruŝalajim, arabe القـُدْس Al-Quds "la sankta", oficiale en Israelo أُورشَلِم القـُدْس Urŝalim al-Quds "Jerusalemo la sankta") estas urbo, kiun Israelo pretendas kiel nedividitan ĉefurbon, kaj kies orientan flankon Palestino pretendas, malgraŭ ke la plimulto de la ŝtatoj ne agnoskas unu nek la alian pretendon kaj lasas la aferon al ambaŭflankaj interkonsentoj. Neniu ŝtato rekonas la tutan Jerusalemon kiel israelan krom Israelo, sed kelkaj rekonas pretendojn de Israelo al Okcidenta Jerusalemo kaj/aŭ de Palestino al Orienta Jerusalemo. Ĉiuj tri grandaj monoteismaj religioj (judismo, kristanismo, islamo) konsideras ĝin kiel "Sanktan urbon", sed tio estas ankaŭ motivo de bataloj super tiu ĉi urbo.

Jerusalemo etendiĝas en Juda montaro sur limo de ĉemarejo de Mediteraneo kaj Morta Maro, sur rando de Judea dezerto. La somero en Jerusalemo estas varma kaj seka, la vintro malvarma kaj pluva, kaj de tempo al tempo ankaŭ neĝas.

Aldonu novan komenton

Esta pregunta es para comprobar si usted es un visitante humano y prevenir envíos de spam automatizado.