Montserrat (monto)

Montserrat (monto)

Montserrat (la segita monto) estas sabloŝtona montaro en Katalunio proksime de la urbego Barcelono. Piede de la orienta montopinto troviĝas la fama benediktana Monaĥejo de Montserrat.

La fingroformaj rokoj de la montaro aspektas, kvazaŭ en unuopaj punktoj pintaj rokoj profundiĝis en la grundon, tamen fakte la rokoj formiĝis per erozio.

De la monaĥejo, kiu troviĝas en alteco de 720 metroj super marnivelo, pluraj vojoj gvidas al la plej alta pinto, la monto Sant Jeroni, kiu altzas 1.236 metrojn.

La montaro de Barcelono ne videblas, ĉar la montoĉeno Collserola baras la vidon.

Aldonu novan komenton

Esta pregunta es para comprobar si usted es un visitante humano y prevenir envíos de spam automatizado.