Tomboj de reĝoj de Bugando en Kasubio

kampala

Tomboj de reĝoj de Bugando en Kasubio

La Tomboj de la reĝoj de Bugando en Kasubio estis konstruaĵoj situintaj sur monteto (Kasubio) de la ĉefurbo de Ugando, Kampalo. Ĝi konsistis el kvar tomboj, de la kvar lastaj reĝoj de Bugando, ili estis, Mutesa la 1-a, Muanga, Kua kaj Mutesa la 2-a. Ili estis elstarigitaj en 1882 kaj uzitaj kiel enterigejo en 1884, kovras spacon de 26,8 ha. La tomboj estis inkluzivitaj en la listo de la Monda heredaĵo de UNESKO en 2001.

La 16-an de marto 2010, je la 8:30 atm, la tomboj suferis incendion kiu preskaŭ tute detruis ilin. Tial do, ekde la 28-a de julio 2010, ili troviĝas en la listo de Monda Heredaĵo en danĝero.

Categories

Aldonu novan komenton

Esta pregunta es para comprobar si usted es un visitante humano y prevenir envíos de spam automatizado.