Sueza Kanalo

Sueza Kanalo

La Sueza Kanalo (en araba: قناة السويس‎ Qanāt al-Sūwais) estas marnivela kanalo aŭ akvovojo en Egiptio, kiu ligas la Mediteraneon (ĉe Port Said) kaj Ruĝan Maron (ĉe Suezo). En longo de 163 km ĝi transas 113 km larĝan Suezan Terkolon. Ĝi estis malfermita en Novembro 1869 post 10 jaroj de konstruado. La kanalo permesas ŝipiradon inter Eŭropo kaj Suda Azio sen ĉirkaŭnavigado de Afriko, tiele malpliigante la marveturadan distancon inter Eŭropo kaj Hindio je ĉirkaŭ 7,000 kilometroj (4,300 mi). La norda finejo estas Port Said; la suda finejo estas Port Tewfik ĉe la urbo Suez. Ismailia estas ĉe ties okcidenta bordo, 3 km (1.9 mi) el duonvoja punkto. En 2012, 17,225 ŝipoj traveturis la kanalon (47 por tago).

Kiam ĝi estis konstruita, la kanalo estis 164 km longa kaj 8 m profunda. Post kelkaj plilarĝigoj, ĝi iĝis 193.30 km longa, 24 m profunda kaj 205 m larĝa. Ĝi konsistas el la norda enira kanalo de 22 km, la kanalo mem de 162.25 km kaj la suda alira kanalo de 9 km.

La kanalo estas ununura akvovojo kun alpasejoj ĉe la "Ballah Alpasejo" kaj la Amara Lago. Ĝi ne enhavas kluzojn; maraakvo fluas libere tra ĝi. Ĝenerale, la kanalo norde de la Amaraj Lagoj fluas norden vintre kaj suden somere. La akvofluo sude de la lagoj ŝanĝas pro la tajdo ĉe Suez.

La kanalo estas posedata kaj administrata de la Suezkanala Aŭtoritato (SCA) de Egipto. Laŭ internacia traktato, ĝi povas esti uzata "en temoo de milito same kiel en tempo de paco, de ajn komerca aŭ milita ŝipo, sen distingo de flago."

En Aŭgusto 2014, oni entreprenis konstruadon de dua kanalo ĉe duono de la kanalvojo, koste de 8.4 mil milionoj da usonaj dolaroj, por pliigi la kanalan enhavkapablon. Oni aranĝis monkolekton per eldono de interes-portantaj investatestiloj nur por egiptaj entoj kaj individuoj kaj la celita kvanto estis atingita dum nur ses labortagoj. Oni supozas, ke la etendigo duobligos la enhavkapablon de la Sueza Kanalo el 49 al 97 ŝipoj tage. Oni esperas, ke la konstruado de la projekto daŭros unu jaron.

Categories

Aldonu novan komenton

Esta pregunta es para comprobar si usted es un visitante humano y prevenir envíos de spam automatizado.