Ŝoseo 66

Ŝoseo 66

Ŝoseo 66 (angle : Route 66 aŭ oficiale U.S. Route 66) estis la plej fama ŝoseo en Usono kaj eble en la mondo. Ĝi estis establita la 11-an de novembro, 1926, kaj estis unu el originalaj, oficialaj "Usonaj Ŝoseoj". La orienta fino estis en Ĉikago, Ilinojo, kaj la okcidenta fino estis en Santa Monica, Kalifornio. La ŝoseo kondukis tra Ilinojo, Misurio, Kansaso, Oklahomo, Teksaso, Nov-Meksiko, Arizono, kaj Kalifornio kun suma longeco ĉirkaŭ 3800 kilometroj (2400 mejloj). Ĝi estis malestablita en la jaro 1985, kiam kvin interŝtataj ŝoseoj anstataŭis ĝin: I-55 (Ĉikago al Sankta-Luizo), I-44 (Sankta-Luizo al Oklahoma City), I-40 (Oklahoma City al Barstow, Kalifornio), I-15 (Barstow al San Bernardino), kaj I-10 (San Bernardino al Santa Monica).

Tiu ŝoseo havas faman rolon en literaturo kaj kino. Intrigo de la romano kaj filmo La Vinberoj de Kolero okazas grandparte laŭ tiu vojo.

Ĵuse, en la filmo de John Lasseter, Cars. (angle : Aŭtoj) la ŝoseo havas ankaŭ gravan rolon.

Thematic

Aldonu novan komenton

Esta pregunta es para comprobar si usted es un visitante humano y prevenir envíos de spam automatizado.